La taglibro de l' verkisto | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fjodor Dostojevskij |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1876 |
Eldonejo | Fjodor Dostojevskij |
Ĝenro | eseo |
La taglibro de l' verkisto (ruse Дневник писателя; Dnevnik pisatelja) estas kolekto de ne-fikciaj kaj fikciaj tekstoj de Fjodor Dostojevskij. Elprenita el pecoj verkitaj por la konservativa gazeto Graĵdanin (Civitano), kiun li fondis kaj eldonadis, ĝi estas normale publikigita en du volumoj: el kiuj la unua kovras tiujn publikigitajn inter 1873 kaj 1876, kaj la dua — de 1877 ĝis 1881.[1] Ekde 1874 ĝis 1881 la eldonado estis financata per popola abonantaro. La gazeto estis propraĵo de la princo V. P. Meŝĉerskij kaj havis apogon de K. P. Pobedonoscev, sed la sekcio de Dostojevskij akiris definitivan eston ekde januaro 1876, pere de la publikigo de felietono. Administris ĝin Anna Dostojevskaja, edzino de la verkisto.[2]
Pere de tiu ĉi gazeto la verkisto disvastigis konservisman vidpunkton pri Rusio kiel sola rifuĝejo ene de moderneco sendia kaj asertis ke la rusa popolo estas sola adepto de kristanismo. Pro tio li grace influis la radikalajn rusajn junulojn kaj akiris politikan prestiĝon en la lando, kvankam aperis nur ĉirkaŭ 1000 ekzempleroj.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search